Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed ankaŭ tiujn de l' doktoro, staris momenton senmove en la muta ekmiro, vidigante en la vizaĝo fortan animan batalon.

Sed la delikata, petanta rigardo de l' virino iom post iom tamen komencis lin senarmigi.

La mieno de l' kolero kaj malamo, kiun vidigis lia vizaĝo, kiam li rekonis Evelinon, cedis malrapide al la mieno de l' kompato.

"Pardonu, sinjoro patro!..." eksonis post kelka tempo malkuraĝe kaj timeme la dolore tremanta voĉo de Evelino.

"Pardoni?" rediris duonkompate la arbaristo. "Mi ne scias, kion pardoni..."

"Pardonu!" ŝi ripetis ŝanceliĝe kun la plej kortuŝanta akcento de l' peto. "Kie estas — Václav?"[1]

"Mia filo?" demandis surde la arbaristo.

"Mia —?" aldonis Evelino, sed ne ŝi finis, ĉar la arbaristo malafable interrompis ŝin:

"Li ne estas ĉi tie!"

"Tio estas tute neebla!" kontraŭdiris Evelino. "Dum tri tagoj kaj preskaŭ tri noktoj mi vagas en la arbaroj ĉirkaŭ la ĉasdomo, por kuniri kun Václav. Václav laŭ ĉio dum la tri tagoj ne forlasis la ĉasdomon, Václav estas ĉi tie..."

La arbaristo respondis decide:

"Kaj se eĉ li estus ĉi tie — laŭ kia rajto ci kuraĝas transpaŝi la sojlon de tiu ĉi domo?"

"Pardonu!" ekĝemis dolore la edzino de Václav. "Mi alvenas kun la dispremita koro, malfeliĉa, pentofaranta Magdaleno, por ke mi sur genuoj petu de Václav pardonon de mia peko..."

"Malfeliĉulino!" ekkriis pasie la arbaristo; sed tuj li aldonis en la dolora tono:

"Kun Václav ci kuniros plu neniam!"

  1. Václav estas slava nomo; legu Vaclav, kun la akcento sur la unua silabo.