Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

peto la okulojn de l' arbaristo, kiuj subite ekbrilis de la kolero.

Ekkoleriĝinta Podhradský por momento estis en embarasoj.

La muta peto de l' ĉarma pentofarantino, kiel ŝajnis, tamen senarmigis lin.

La mieno de l' pasiemo, kiun vidigis lia brune ruĝiĝinta vizaĝo, jam jam transiĝis en la mienon de l' eldevigita kompato.

Senvole li cedis rapide, sed tuj poste, ŝajne senkaŭze, denove ekflamis lia kolero.

Li elpaŝis rapide kaj haltinte senpere apud Evelino, levis la dekstran manon por bati...

"Batu! Batu!" ekĝemis Evelino kun la senmezura sindoneco.

La pasiiĝinta arbaristo, kvazaŭ embarasite denove cedis, kaj lia levita mano falis.

"Batu — piedbatu min!" singultis Evelino en la plej forta animdoloro. "Faligu min kiel hundon kaj mallongigu tiamaniere miajn terurajn animturmentojn. Sed antaŭe diru al mi, kie estas mia edzo?..."

"Plenumiĝu cia peto!" respondis subite la arbaristo, preskaŭ kun la malvarma kategorieco. Kaj post la momento akre kaj severe li ordonis:

"Leviĝu!"

Poste li trairis laŭlarĝe la ĉambron, kaj iom pli trankvile komencis la parolon, dirante:

"Se ci estus alveninta, Evelino, antaŭhieraŭ aŭ hieraŭ aŭ almenaŭ hodiaŭ antaŭvespere, eble — pro la infano — mi estus pardoninta cin... Sed nun — nun la infano ne bezonas plu la patrinon..."

"Oh!" ŝi ekĝemis malespere.

"Sed mi ne volas esti pli kruela, ol estis ci mem kontraŭ mia filo kaj la propra infano!" daŭrigis la arbaristo. "Mi ne volas juĝi cin sen la esploro. Mi volas doni al ci okazon, por senkulpigi cin."