De l' antaŭa spirita penado la malfortigita rigardo vagis sencele de loko al loko, liaj piedoj komencis tremi kaj li devis sidiĝi en la herbon.
Apoginte la kapon per la manplato, li sidis longe en turmenta, dolora enprofundiĝo... En lia kapo kruciĝis miloj da pensaj fulmoj kaj la senespero enigis siajn akrajn ungegojn en lian animon...
Dume jam krepuskiĝis; ĉirkaŭe regis profunda silento.
Subite el malluma densaĵo de l' malsupra parto de l' ĝardeno profunde sub Mozart eksonis kanto de l' najtingalo.
Mozart levinte la kapon aŭskultis.
Sed la sorĉplena kanto de la plej glora plumoportanto dolore kaj turmente influis lian ekscititan animon. Ŝajnis al li, ke ĝi grimacas la malfortajn klopodojn homajn, la kuraĝajn klopodojn de ĉiuj, kiuj kuraĝas deziri pli multe, ol kion sopiras kaj penas la homa mezeco...
Sed kio ĝi estas?
Krom la kanto de l' najtingalo subite eksonis tra la vespera silento aliaj tonoj... Ili eksonis de l' alia flanko — de la plej alta supro de l' altaĵo post Mozart...
Mozart aŭskultas dum kelke da momentoj.
La kanto de l' najtingalo iras de malsupre — la tonoj de l' homa voĉo de supre...
Unue la tonoj de l' ambaŭ kuniĝas — momenton sonas kanto de l' najtingalo, poste nur la puraj, klaraj tonoj homaj — arĝenta, dolĉa voĉo knabina...
Mozart salte leviĝinte rigardas ĉirkaŭ si. Sur la plej alta supro li vidas malklaran silueton de l' knabina staturo kaj laŭ la konturoj li rekonas simplan knabinon vilaĝan, iranta sur la supro kaj — kantanta —...
Li aŭskultas pli atente.
La knabino kantas kortuŝantan, impresplenan kanton popolan... La sonoj de l' arĝenta voĉo ondiĝas tra