Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Evelino, penante esti pli trankvila, diris mallaŭte, duone por si:

"Evelino mensogis neniam..."

"Estas vere!" respondis la arbaristo, kiu tamen ekaŭdis la vortojn. "Ĝis nun oni ne kaptis ŝin mensoganta. Sed tiun ĉi fojon la sincera konfeso estos tamen malfacila al ŝi... Parolu!"

Evelino pene ŝanceliris al la seĝo kaj falinte sur ĝin, kovris la vizaĝon per la ambaŭ manoj.

"Aŭdu, Evelino," ekparolis li post kelke da sekundoj pli paciĝeme. "Ĉiu, kiu nun vidus cin tiel dispremita, apenaŭ rezistus kompaton. Sed mi estas kaj restos koncerne cin la severa kaj justa juĝanto."

"Mi ne scias — mankas al mi la vortoj...," komencis Evelino reveme. "Sed se mi devas la ĉefan kaŭzon de mia foriro almenaŭ montri, do mi ne trovas alian vorton, ol — dankemon..."

"Dankemon?" rediris surprizite la arbaristo. "Jes, patro — dankemon, aŭ se vi volas, subitan ekflamon de l' stranga, nekomprenebla, neesplorebla kaj samtempe nerezistebla sento, kiu ekregis mian tutan estaĵon kaj kiu ne estis malsimila al la sento de l' dankemo..."

"Ci parolas enigmojn!" intermetis la arbaristo, ne povante rezisti ian malklaran impreson.

"Dankemon, senfinan dankemon al la homo, al kiu mi ŝuldas mian spiritan regeneracion," daŭrigis Evelino; "al la homo, kiun mi antaŭe amis pasie kaj kies memoro estos ĉiam sankta al mi; al la homo kun la sendifekta karaktero, malofta talento kaj profunda sento, kiu faris el mi tion, kio mi ĵus estas: virinon kun la senantaŭjuĝa aŭtopsio pri la mondo, virinon, kiun vi, patro, antaŭe amis tiel arde."

"Ĉesu!" intermetis la arbaristo severe. "Ĉu ci volas fari laŭdindan virton el la plej peka faro, kiun oni povas pensi pri la edzino kaj patrino?"