Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ne, patro! Sed diru mem — ĉu vi trovis ĉe mi dum tiu tuta tempo, dum kiu mi vivis kun vi sub unu tegmento, almenaŭ unu solan eraron, pro kiu vi povus min almenaŭ nur patre admoni?

Ĉu mi ne estis sincera kaj varme amanta edzino de via filo?

Ĉu mi ne estis afabla kaj bona patrino de mia infano?

Ĉu mi ne estis, patro, tiu bofilino, al kiu antaŭe vi mem konfesis multajn fojojn, ke ŝi kreis paradizon el via malgaja solejo kaj malĝoja hejmo?"

"Estas vere; mi ne povas kontraŭstari ciajn vortojn!" jesis la arbaristo iom surprizite. "Sed tamen ci perfidis senhonte edzon kaj cian infanon."

"Ne, patro! Mi ne perfidis ilin! Via filo sciis pri la senmezura ofero, kiun mi faris pro dankemo..."

"Ne, ne, tio ne estas ebla!"

"Kaj tamen estas tiel!" daŭrigis Evelino. "Via filo ne estis kaj ne estas viro antaŭjuĝa. Nia reciproka interrilato estis tiel pura, tiel natura, ke inter ni ne estis eĉ la ombro de l' mensogo kaj malsincereco. Kaj kiel mi konis vian filon kaj lian pasintaĵon, tiel ankaŭ li konis la mian kaj min mem ĝis la plej sekretaj anguloj de l' animo.

Kaj pro tio li sole povas kaj scias taksi senantaŭjuĝe la faron, kiu laŭ la juĝo de l' mondo estas nepardonebla peko; sed laŭ lia propra juĝo ĝi ne estas kaj ne povas esti io alia, ol la tute natura kaj pro tio la necesa sekvo de mia estaĵo kaj ĝia pasintaĵo — aŭ, se li tamen malgraŭ tio volus juĝi laŭ la ekzemplo de l' mondo, sole la negrava eraro."

"Kredu," rimarkigis malice la arbaristo, kiam Evelino eksilentis por momento, "ke la pli bonan senkulpigon de l' peko eĉ la diablo ne scius elpensi!"

"Kaj tamen, patro, ĉio estas tiel simpla kaj natura!" daŭrigis Evelino. "Certe vi memoras ja ankoraŭ, ke mi