Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rakontis ankaŭ al vi sentrompe vere kaj sincere mian pasintaĵon. Mi estis, kiel vi scias, filino de tiel nomata pli altranga familio oficista, ricevinta la kutiman tradician edukon. En la deksesa jaro estis al mi la tasko de l' homo kaj sekve ankaŭ tiu de l' edzino kaj patrino la plej sekreta mistero — ĝis subite, tute okaze, mi renkontis junan homon... Kaj en mia animo komencis tagiĝi..."

"Mi scias, mi scias!" jesis la arbaristo.

"Vi scias, patro, ke unuavide li ŝajnis studento kiel cent aliaj, sed lia karaktero estis tiel neriproĉinda, lia koro tiel pura kaj lia spirito tiel milde pripensema — unuvorte, li estis viro, kiun mi amis kun la tuta ardo de mia animo kaj kiu ripetis ankaŭ mian amon...

Kaj ĉion ĉi sciis kaj scias, patro, ankaŭ via filo.

Kiam mi konatiĝis kun li, mi konfesis al li tute sincere mian pasintaĵon. Mi diris al li ankaŭ, ke nin disigis la situacio sociala.

Kaj kiam poste via filo, kiun mi arde ekamis, proponis al mi la manon, mi ne kaŝis antaŭ li la eblan krizon: nome, se la objekto de mia unua amo, kvankam post la jaroj, aperus denove antaŭ mi, ke sendube malfacile mi rezistus la ekflamon de la plej forta, plej varma sento, aŭ la ekflamon de l' peka pasio —"

"Kaj kiam fine tio okazis," intermetis denove pli riproĉe kaj pasie la arbaristo, "ci neniigis ciajn sanktajn devojn de l' edzino kaj patrino kaj forkuris kun la amataĉo! En la brakoj de l' amato ci plenmezure trinkis la pokalon da peka volupto —"

"Ne, patro, ne!" kontraŭstaris Evelino. "Mi ne disiĝis kun via solejo kaj kun vi ĉiuj sensente, sed post la kruela, senmezura batalo inter du devoj: inter la simpla devo de l' edzino kaj patrino kaj la mistere nerezistebla devo ne fariĝi maldanka al la viro iam tiel freneze amata kaj nun tiel senmezure malfeliĉa..."