Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"En la pasinta aŭtuno, dum la lastaj ĉasoj," konfesis plie sincere Evelino, "li estis inter la invititoj. Unuan fojon kaj denove okaze mi renkontis lin sola apud tri krucoj sur la senarba deklivo kaj mi konfesas, ke tiu ĉi unua renkonto naskis en mi multe pli malfortan eksciton de l' sento, ol mi timis.

Sed post la interŝanĝo de kelkaj vortoj ekregis min febra maltrankvilo. En mia iama amato mi rekonis viron ŝajne tute sanan korpe, sed malsanan anime.

La iam plej malcedema, plej batalema spirito, kiu ne timis provojn, solvi problemojn plej enigmajn, vidigis turmentan, senfortigan premitecon kaj bedaŭrindan lacecon.

Anstataŭ homo, iam sopiranta la lumon plej brilan, la veron plej senantaŭjuĝan, staris antaŭ mi homo vundita en la interno de l' animo, homo, kies tuta estaĵo estis rompita, unu el tiuj bedaŭrindaj, en la konvulsioj de l' prudento kaj sento, dolore kurbiĝantaj animoj, kiuj en la labirinto de l' enigmoj trovas nenian elirejon, kiuj trovas savon en nenio, ol en la eterna trankvilo, kiun donas al ili sole — la tombo...

Kaj kiam mi rememorigis min, kiel malofta kaj promesplena talento de tiu bedaŭrinda viro estis jam preskaŭ tute neniigita de la malfavoro de l' cirkonstancoj; kiam mi rememorigis min, kion mi ŝuldas al tiu homo kaj kiam mi ekkonis, ke li ankoraŭ nun amas min kiel min amis antaŭe, tiam elsaltis el la ĥaoso de l' sentoj, kiuj ekregis min, la sento de l' senmezura kompato...

Kaj pli frue, ol mi atendis, trakuris mian animon la nerezistebla penso: ke estas mia devo, provi, se estos eble, la animan resanigon de l' homo, tiel talenta kaj samtempe tiel bedaŭrinda...

Tiel kaj neniel alie, patro," finis Evelino sian konfeson, "okazis —"