Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ke ci forkuris el la hejmo," intermetis moke la arbaristo, "kaj provis... Kaj cia provo," li aldonis en la tono pli moka, "sendube sukcesis — ĉu ne vere?"

Evelino turnis malĝoje la kapon.

"Kaj ĉu ci volas per ĉi tiu nekredebla fablo sankcii cian teruran kulpon kiel la plej puran virton?" daŭrigis la arbaristo, kiu la lastajn vortojn aŭskultis ŝajne trankvile kun la krucitaj manoj.

"Vi agas maljuste kontraŭ mi, patro, se vi konjektas, ke mi volas kiel ajn senkulpigi mian faron," senkulpigis sin Evelino per la tono kaj la motivoj ĉiam pli konvinkaj. "Mi scias kaj konfesas, ke en la nerezistebla atako de l' sento de l' dankemo kaj la unua amo subite denove ekflaminta mi pekis kontraŭ miaj devoj de l' edzino kaj patrino.

Sed krom la devoj, kiuj devenas de la firmaj rilatoj socialaj, ni virinoj havas ankoraŭ naturajn devojn de l' spirito kaj la koro, kiujn rezisti estas tiel malfacile ofte ankaŭ neeble, kiel batali kontraŭ la neŝanĝeblaj leĝoj de l' naturo.

Estas vere — ke ekzistas ankaŭ virinoj, kiuj rezistis en la plej delogaj situacioj, kion unuj nomas virto, la aliaj heroeco. Sed ili ne estas pravaj.

La devoj de l' spirito kaj la koro estis ĉe la edzinoj kaj patrinoj, kiuj sukcesis tion fari, jam de longe dispremitaj de la devoj konveniencaj.[1] Ilia iama amo estis jam longe estingiĝinta, aŭ ĝian lokon estis okupinta — la malamo. Tiuj do povas facile rezisti...

Sed ĉe mi, patro, estis tute male. Mi amis la viron de mia unua amo kaj ankaŭ estante edzino de via filo amas lin kun la tuta ardo de mia koro —"

"Kaj pro tio ci oferis," intermetis moke la arbaristo, "la leĝan edzon kaj cian propran infanon, por ke ci povu trankviligi cian voluptemon —?"

  1. Konvenienco = slušnost, Konvenienz, convénience, convenance, convenienza.