Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/135

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ah, patro, patro — ne ŝiru mian dispremitan koron per la moka ironio de sensenteco!" petegis Evelino ĉiam pli pasie. "La senmezura doloro, kiu mordas mian koron kaj ne ĉesos ĝin mordi ĝis la fino de la vivo, estas pli ol la plej kruela puno pro tio, ke mi ne rezistis la plej fortan kaj la plej nerezisteblan devon, kiu ordonis al mi, ke mi oferu min... Mi faris tiun oferon esperante, ke mi savos tiun viron de la pereo, kaj dume —"

"Kiam la amataĉo forpuŝis kaj forĵetis cin," intermetis la arbaristo kun la mallaŭtigata moka rido, "ci alvenas, por denove ruze enŝteliĝi en la koron de l' trompita, perfidita edzo —"

"Ne, ne, patro!" defendis sin Evelino ĉiom pli pasie kaj tamen kun la kortuŝanta konvinko. "Mi alvenas, por fari sinceran konfeson al mia edzo, por peti sur la genuoj pardonon de mia granda peko kaj ankaŭ permeson, ke mi povu denove fariĝi patrino de lia kaj mia ido... Kaj kredu, patro, se anstataŭ vi aŭskultus min via filo Václav —"

"Václav ne povas cin pardoni!" respondis serioze la arbaristo kaj kun la dolora ekscito li aldonis: "Václav estas — mortinta!"

"Mortinta?" ripetis Evelino apatie, kvazaŭ ŝi ne komprenus la sencon de l' vorto.

"Kaj ĉu ci eĉ ne ektremos?" ekparolis Podhradský severe.

"Mia Václav — vi diras, patro — mia Václav, estas — mortinta?" demandis Evelino ne kredante kaj tamen kvazaŭ ŝi estus jam almenaŭ duone kompreninta.

"En la tombejo de Doubrava[1] ci trovos lian tombon..." eksonis la respondo en la tono eliranta kvazaŭ el la tombo.

"Oh," ekĝemis Evelino malespere kaj leviĝinte ŝi rigardis ĉirkaŭe, kvazaŭ antaŭsentante teruran katastrofon.

  1. Nomo de proksima vilaĝo.