Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/139

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Neniam!" tondre ekkriis obstine la arbaristo ne atendinte, ĝis la kuracisto finos la parolon. "La infano estas kaj restos por ŝi mortinta..."

Evelino ekĝemis malespere kaj dispremite falis denove sur la seĝon.

En tiu ĉi momento la infano sur la lito en la malantaŭo konvulsie ektusis.

"Ah, la paciento!" rememorigis sin la kuracisto pri sia devo kaj rapidis en la malantaŭon.

Samtempe leviĝis ankaŭ Evelino kaj elpaŝis post la kuracisto.

"Halt'! Nek unu paŝon!" tondre ekkriis la arbaristo kaj en la atako de plej forta kolero per la pugno faligis ŝin teren.

Evelino falis, kaj la arbaristo rapidis en la malantaŭon, kie la doktoro starante apud la infanlito rigardis esplore la infanon.

"Ĉu eble mi povus, sinjoro doktoro?" demandis la arbaristo kun la servemo de frenezulo:

"Ne, ne!" respondis la kuracisto kun la imperativa kategorieco. "Tio ne estas por laikoj! Vi faros pli bone," li aldonis mallaŭtigite, "se vi kunigos la pordokurtenojn, por ke la patrino ne vidu la lastan teruran batalon..."

"La teruran batalon?... Do tamen la lastan batalon!" trakuris la animon de l' arbaristo, kiam li mekanike plenumis la ordonon de l' kuracisto.

Poste li staris momenton kvazaŭ subite dispremita post la kunigitaj pordokurtenoj, poste li rapide sin turnis kaj ŝanceliĝe trairinte la ĉambron laŭlarĝe li haltis antaŭ Evelino, kiu dume leviĝis de la tero kaj senatente rigardis, kio okazas antaŭ ŝi.

Dum kelke da minutoj neniu ekparolis.

La turmenta silento estis interrompata sole de plenda bruo de l' ventego el ekstere, kie la uragano jam videble laciĝis, kaj de sufoke konvulsia tusado de l' infano el la malantaŭo post la pordokurtenoj.