Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/140

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Evelino, starante en la muta malespero antaŭ la arbaristo, havis atenton por nenio ĉirkaŭ si.

Subite ŝi denove rekonsciiĝis.

Kunmetinte la manojn ŝi ekĝemis:

"Pro la kompato de Dio, patro, lasu min iri al la infano!"

"Neniam!" respondis la arbaristo surde, sed kun la kategoria severeco.

"Kompaton — kompaton!" balbutis malespere Evelino post mallonga paŭzo.

En tiu momento la doktoro disigis la pordokurtenojn kaj eliris.

Podhradský alproksimiĝis rapide kaj kun la timema avideco demandis:

"La infano?!"

"La lasta medikamento efikis!" raportis mallaŭtigite la kuracisto. "La forta, intence kaŭzita atako de konvulsia tuso liberigis la traĥeon de la sufokanta muko kaj la spiro estas libera... La infano pasigis feliĉe la krizon kaj nun estas la espero — ."

"Vi do opinias, sinjoro doktoro —?" demandis la arbaristo nekredante ankoraŭ.

"Ke mi esperas la resaniĝon!" intermetis la kuracisto. "Mia tasko estas finita; sed nun, sinjoro arbaristo, la plua zorgo pri la infano apartenu al la patrino..."

"Al la patrino?" rediris surde la arbaristo konsiderante, sed tuj poste li aldonis kategorie:

"Ne, ne — neniam!"

"Ĝi ne estas mortinta! Ĝi resaniĝas!" ekĝojegis Evelino en la subita ĝojiĝo.

"Mami — mami!" ekkriis sible la infano en la lito kvazaŭ ĝi estus rekoninta la voĉon de l' patrino kaj post la momento, kiam neniu respondis, ĝi vokis plue:

"Avĉjo! Mi aŭdis mami..."

"Ĉu vi aŭdas? La infano vokas la patrinon!" turnis sin la kuracisto al la arbaristo.