Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/141

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Kie estas mia mami?" vokis denove la infano en la lito. "Avĉjo, avĉjo! Venigu al mi mami!"

Evelino, kiu momenton staris rektiĝinte kaj senmove, kvazaŭ ŝi ne komprenus, kio okazas, falis denove sur la genuojn kaj kunmetinte la manojn por ia muta peto fiksis la rigardon nebuligitan de la larmoj sur la arbariston.

Sed ankaŭ nun la arbaristo restis nedecidigebla.

La kuracisto provis ankoraŭ unufoje rompi lian obstinon. "Pardonu," li diris, "almenaŭ pro la memoro de l' malfeliĉa viro, kiu certe mem pardonus en tiel kriza momento — pardonu pro la memoro de via filo!..."

"De mia filo?" ripetis la arbaristo subite per la kortuŝanta mola voĉo kaj post la momenta animbatalo kovrinte al si la vizaĝon per la mano, li aldonis kun la eldevigita paciĝemo:

"Mi pardonas!"

Evelino salte leviĝis kaj kun la ĝojega ekkrio kuris en la malantaŭon... Apud la infanlito ŝi falis, sed tuj denove leviĝis kaj kun la mieno de senmezura feliĉo kliniĝis super la lito...

La doktoro, kiu kun la kompata intereso rigardis tiun scenon, turnis sin al la arbaristo:

"Tian neantaŭviditan ŝanĝon, kredu, mi mem ne atendis... Sed la perfekta feliĉo, kiun alportis iam al vi tiu ĉi virino, revenos neniam plu al vi en la ĉasdomon..."

"Jes, ĝi ne revenos!" rimarkigis maldolĉe la arbaristo, mallevinte la manon de l' vizaĝo...

"Sed kredu," aldonis la doktoro, "ke tiu ĉi pentofaranta Magdaleno fariĝos tia patrino al la infano, kia ŝi antaŭe laŭ sia karaktero neniam fariĝus sen la terura kulpo, je kiu ŝi pentofaras —"