Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La sufoka laceco estis pasinta. Freŝa, kiel en tagoj de la plej flua kaj libera kreado, laboris nun Mozart kun la konfido je siaj fortoj, ĝis li finis »Don Juanon«, la verkon — senmortan...

II. LASTAJ TAGOJ.

Unuaj radioj de l' somera suno disflugis tra dezertaj ankoraŭ stratoj de Wien.

Antaŭ unu malnova domo haltis malrapida, en tiu tempo — oni skribis 1791 — sufiĉe oportuna vojaĝveturilo.

La koĉero ne opiniis dece desalti de sia sidloko: kelkafoje li sole kraketigis la vipon, donante tiamaniere signon al iu en la domo, ke li jam alveturis kaj, atendas.

Post nelonga tempo malfermiĝis la dompordo kaj dika kuiristino komencis elportadi el la domo, ŝarĝadi sur la veturilon kaj post ĝin kaj alligadi ĉion, kio estis necesa por la granda vojaĝo — en Praha'n — nome: kofrojn, valizojn, skatolojn, tukojn kaj entute ĉiujn eblajn rekvizitojn por la vojaĝo, je kiuj ĉiu, kiu antaŭ cent jaroj volis almenaŭ iom oportune vojaĝi, nepre devis esti provizita.

La preparoj daŭris preskaŭ la tutan horon. Kiam ĉio estis finita, eliris el la domo viro ĉirkaŭe tridek kvinjara kondukanta ĉe la brako sinjorinon de la sama aĝo.

La viro estas de korpulenta, pli malgranda ol meza talio, vestita en oportuna vojaĝvesto de malhele cinama koloro, kia en tiu tempo estis en modo.

Iam bela vizaĝo lia estas ekstreme ŝvelinta kaj vidigas lacecon. La haŭtkoloro estas flaveta, la okulo senbrila kiel post forta, longedaŭra spirita penado kaj eksci-