Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tado, la lipoj bluetaj — estas videble, ke tiu viro malsanas jam de longa tempo, sed ĝis nun penas rezisti la malsanon kun la streĉo de ĉiuj siaj fortoj.

La sinjorino ĉe lia flanko estas vestita laŭ la malnova modo en la vesto ne tre eleganta. Ŝi havas sur si longan mantelon, sur la kapo pajlan de la frunto kaj de la vizaĝo supreniĝantan ĉapelon kun diverskoloraj rubandoj kaj floroj.

Ŝia vizaĝo posedas ankoraŭ postesignojn de l' freŝa ĉarmo. La vangoj estas brune ruĝaj, la molaj lipoj ridetantaj, la brilaj okuloj bonanimaj kaj petoleme gajaj.

La viro kaj la sinjorino alpaŝis malrapide al la veturilo. La viro per senbrila rigardo trakuris la objektojn sur la veturilo kaj post ĝi, poste singarde kaj kun videbla penado helpata de la sinjorino eniris en la veturilon.

La sinjorino volis sekvi lian ekzemplon; sed apenaŭ ŝi metis unu piedon sur la ŝtupon de la veturilo, ŝi sentis, ke iu ektiris malantaŭe ŝian jupon.

Turninte sin ŝi ekvidis stari post si nekonatan viron de maldika talio en nigra vesto kaj kun senhara, pli malafabla ol simpatia vizaĝo.

"Ĉu vi deziras ion, sinjoro?" demandis ŝi afable, sed tamen iel eldevige, nepovante kaŝi sian ekmiron pro la nekutima kaj samtempe negalanta maniero, per kiu la nekonato turnis al si ŝian atenton.

"Mi petas pardonon, estimata sinjorino," diris la nekonato humile klinante. "La kaŭzo de mia alveno estas la mendita rekviemo..."

La viro en la veturilo aŭdinte la vorton "rekviemo" diritan per konata voĉo elrigardis el la veturilo.

"Mi tre petas, sinjoro Mozart — kio okazos kun la rekviemo?" turnis sin la nigre vestita nekonato al la glora komponisto.

"Ah — pardonu!" respondis Mozart. "Ĝis nun malgraŭ plej bona volo estis al mi tute neeble plenumi la promeson."