Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Nenio okazis, kara Konstancio," intermetas Mozart; "mi penos ja baldaŭ plenumi la promeson kaj ni vidos poste, kio okazos..."

"Sed kredu al mi," daŭrigis la edzino, "ke ĝis hodiaŭ nenio tiel longe okupis mian penson, kiel la mistere mendita rekviemo. Tuj, kiam vi antaŭ nelonge sciigis min, ke per pero de l' nekonata sendito vi ricevis anoniman leteron, ke vi komponu funebran meson por nekonata favoranto de l' arto kaj kiam vi difinis, kiam ĝi estos finita kaj kian honorarion vi deziras por ĝi, mi estis konvinkita, ke la mendinto ne povas esti tute simpla entuziasmulo, sed nobla, potenca persono, kiu interesiĝas pri vi kaj precipe pri via arto kaj estas preta helpi nin en nia malfavora, malĝoja situacio. Kaj tial mi konsilis al vi, ke vi akceptu la proponon kaj kiel eble plej baldaŭ komencu labori..."

"Kaj mi obeis, karulineto, vian konsilon," respondis Mozart. "Mi skribis al la nekonata favoranto, ke mi volonte faros la laboron por tiu kaj tiu honorario, sed ke mi ne povas precize difini, kiam mi estos fininta ĝin kaj ke tial mi petas, ke li afable komuniku al mi, kien mi sendu la rekviemon, kiam ĝi estos finita. Post nelonge, kiel vi scias, alvenis denove la nekonata sendito, alportis postulitan honorarion kaj samtempe promesis alporti ankoraŭ sufiĉe grandan aldonon, kiam la verko estos finita, ĉar, oni diris, mi estis postulinta honorarion neproporcie malgrandan. Cetere la nekonata mendinto tute lasis al mi, kiam mi volas fini la verkon; li diris, ke mi laboru tute senĝene kaj laŭ mia kutimo, kaj faru al mi nenian perforton, kiel decas al la vera artisto..."

"Kaj tial kredu al mi, kara Wolfgang," interrompis lin la edzino, "mi bedaŭras, ke parte pro la amasiĝo de neprokrasteblaj laboroj, parte pro via malsano estis al vi tute neeble komenci senprokraste la menditan verkon. Mi havas strangan antaŭsenton. Senĉese mi pensas,