Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sur unu punkto de l' pupitro ŝi daŭrigas la preĝojn kun la tuta ardo de l' kredanta animo, rifuĝanta en la pensoj ĉe la nekonata nesuperebla estaĵo kun la sincera kaj humila peto pri la paco kaj la savo de l' animo, kiu ĵus estas forlasinta ĉi tiun mondon.

Ŝi preĝas la preĝon por la mortintoj. Ŝi preĝas ĝin unuafoje, duafoje, triafoje — ŝi preĝas en la tomba silento kvaronon da horo — duonon da horo — tri kvaronojn da horo — Subite ŝi estas interrompita.

La tomba silento estas ĉesigita de modera ekbruo en la antaŭĉambro, tra kiu ŝi estis enirinta ĉi tien, kvazaŭ iu estus malferminta la pordon de la vestiblo kaj kvazaŭ la personoj en la antaŭĉambro estus bonvenintaj iun. Tuj poste eksonis el la antaŭĉambro mallaŭtigata, singulta plorado, interrompata sole de izolitaj pli laŭte parolataj vortoj.

La monaĥino estis interrompita en la preĝado sole dum kelke da sekundoj. Mallevinte la kapon pli malsupren al la brusto ŝi daŭrigis duonlaŭte la preĝadon; sed malgraŭ tio ŝi ekaŭdis ne sole izolitajn, pli laŭte parolatajn vortojn, sed ankaŭ tutajn, kompreneble sole fragmentajn frazojn.

"— Ah, bedaŭrinda infano!" estis aŭdata klara, sed iel pene mallaŭtigata soprano. "Kiu ekpensus tion?; Ankoraŭ hieraŭ matene mi — oh, tio estas terura, terura —"

"— Nu, mi antaŭvidis tion" — intermetis post la momento alia voĉo, ankaŭ klara, sed iom pli malalta. "Mi diris ja, ke —"

Paŭzo — plorado kaj ĝemado iom pli mallaŭta; sed la interparolo estas ankoraŭ pli mallaŭtigata, oni aŭdas sole izolitajn vortojn:

"Ah, tial, tial — malfeliĉo — kiu povas antaŭvidi tion — kaj tiel neatendite —"