Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dume la plenda voĉo en la antaŭĉambro daŭrigis: "Kompreneble mi konjektis, ke ŝi parolas pri sia edziniĝo kaj pro tio mi ridis. Mi eĉ ne sonĝis pri tio, ke ŝi okupas sin pri tiel terura penso — kaj dume — Oh! Tio estis terura momento, kiam mi eniris hodiaŭ matene en la salonon... Ŝi sidis sur la kanapo vestita en sia blanka edziniĝa vesto, kiun ŝi estis alportinta... Ŝi sidis apogante la kapon per unu mano, la dua estis premita al la koro. Ŝajnis al mi, ke ŝi rigardas min — iel fikse, per kvazaŭ eligitaj okuloj... »Pro Dio, vi estas jam vestita!?« mi ekkriis de la pordo. Ŝi ne respondis. Mi aliris rapide kelke da paŝoj pli proksimen kaj restis rigida. La eligitaj okuloj estis kvazaŭ vitraj — la vesto sangmakulita sur unu flanko... Mi ekkriis kaj alsaltinte al ŝi mi metis la manon sur ŝian frunton... Ĝi estis jam malvarma kiel la glacio..."

Kaj denove eksonis el la antaŭĉambro la ĝema, poste daŭra ploro...

Dum kelke da minutoj la monaĥino aŭdis nenion krom tiu ĉi stranga, perforte mallaŭtigata ploro... Antaŭ ŝia spirita rigardo iom post iom elsaltis, dank' al la vortoj, kiujn ŝi ĵus aŭdis, bildo ĉiam pli klara, kvazaŭ elstaranta el la nebulo.

Nur nun ŝi komprenis, por kiu ŝi venis preĝi: por bedaŭrinda, treege bedaŭrinda estaĵo, kiu memmortigis sin — por la junulino, ĝuste por la fianĉino, kiu el la nekonataj kaŭzoj sole kelke da horoj antaŭ sia edziniĝo perforte finis sian vivon...

Kaj ŝi vidis en la spirito gracian kaj majestan talion kun la mieno de neesprimebla maldolĉo en la pala, bela vizaĝo. Ŝi vidis la nigrokulan, nigraharan fianĉinon kun nigraj okulharoj kaj glataj vangoj, alabastra frunto, greka nazo kaj molaj ĉerizaj lipoj... Ŝi vidis staturon kaj vizaĝon tute nekonatajn — bildon tute hazardan...

Ŝi ektremis, profunde en sia animo.