Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malsekaj okuloj estis nedeturneble fiksitaj sur la antaŭo de la ĉerko.

La singulte ĝemanta sinjorino, kiu staris momenton kvazaŭ ŝtoniĝinta apud la ĉerko, subite kliniĝis kaj ĵetinte la blankan gazon sur la vizaĝon de la kadavro, deturnis sin de la ĉerko.

Vidinte tion la ceteraj sekvis ŝin. La jupoj frote ekbruetis — kaj la virinoj denove tiel mallaŭte, kiel ili estis enirintaj, forlasis la salonon.

La monaĥino restis sola.

En la unua momento ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ia ŝarĝo estus defalinta de ŝia brusto. Ŝi ekrigardis al la pordo kaj vídante, ke ĝi estas fermita, levis la kapon ankoraŭ pli alte ol antaŭ la momento. Ŝia rigardo timeme kaj malkuraĝe rondiris en la funebra salono.

Ĉio estis ĉi tie ĵus tia kiel antaŭe, antaŭ ol la virinoj eniris, sole kun tia diferenco, ke dume ekstere tute noktiĝis, kaj pro tio ĉio en la salono en la flaveta lumo de l' modere flagrantaj vakskandeloj havis aspekton pli klaran kaj samtempe malpli malĝojan ol antaŭe, kiam la vespera duonlumo enpenetradis ankoraŭ en la salonon.

El la antaŭĉambro eksonis ankoraŭ kelkafoje ĉi tien la rapidaj, sed mallaŭtigataj malgrandaj paŝoj, akompanataj de ĥaosa muĝo kaj bruo, kiam kelke da personoj pretiĝas por foriri. Periode estis ankaŭ aŭdata iu, ankaŭ mallaŭtigata vorto aŭ fragmenta frazo; sed ĉio kuniĝadis en ĥaoson de muĝe krakantaj kaj frapantaj sonoj.

Subite la mallaŭtigata bruo kaj muĝo silentiĝis; sed tuj poste estis aŭdataj paŝoj de kelke da personoj, poste ekknaro de la pordo kondukanta el la antaŭĉambro al la vestiblo — fine la muĝo malproksimiĝas ĉiam pli kaj pli. Sed antaŭ ol ĝi tute ĉesis, ankoraŭ unufoje estis aŭdataj la proksimiĝantaj paŝoj... Apud la pordo