Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝi vidas ŝin sidanta apud la lulilo de l' propra infano —

Sed tuj poste denove ŝanĝiĝas la mieno de l' monaĥino: la mieno de l' maldolĉo transiĝas en la mienon de l' rezignacio — sed tuj poste ŝia vizaĝo vidigas la mienon neesprimeble maldolĉe doloran...

Antaŭ ŝia spirita rigardo ekaperis kvazaŭ timema ombro la staturo de l' pala, serioza studento —

Tiu imago sufiĉis, por ke la panoramo de la bildoj elsorĉitaj de la fantazio haltu...

La monaĥino ne povis rezisti ian strangan senton de l' ekfrosto. Ŝi eksvingis rapide la manon kaj mallevinte la vualon komencis laŭte preĝi, kvazaŭ ŝi volus forpeli la teruran ombron, kiu ĵus estis trakurinta ŝian animon, la ombron fatalan, kiu estis la ĉefa kaŭzo, kial ŝi por ĉiam adiaŭis la mondon kaj ĝiajn plezurojn, eĉ tiujn dolĉajn revojn, kiuj tiel feliĉigis ŝin ankoraŭ antaŭ ne multaj jaroj...

Ŝi perforte devigas sin al la preĝo.

La vortoj defluas de la lipoj; sed la ardo, kun kiu ŝi ĉiam antaŭe enprofundiĝadis en la meditadon pri la mistera estaĵo, tute mankas al ŝi... Kaj la malhela ombro, la nebula silueto, preteriras antaŭ ŝi ĉiumomente ŝanĝante sian formon kaj vidiĝante jen pli klare, jen; pli nebule, sed dume senĉese terurigante ŝian animon.

Ŝi preĝas kvin minutojn, dek minutojn, kvaronon da horo...

Sed nenio helpas! La imago de l' nebula silueto estas pli potenca ol la preĝo.

Malrapide fariĝas la imago pli klara, pli preciza, ĝis fine denove staras antaŭ ŝia animo tiu sama pala, serioza, juna viro, kiu estis interrompinta ŝin en la revema enprofundiĝo...

Ankoraŭ momenton ŝi provas preĝi; sed la pensoj kaj rememoroj ĉirkaŭflirtantaj la palan studenton ĉiam batalas por sia rajto... Post ne longe la monaĥina