Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Jakub Arbes, unu el la plej gloraj verkistoj ĉeĥaj, naskiĝis en Smíchov[1] (legu: Smiĥov) 12an de Junio 1840. Fininte la studadon en la teknika lernejo de Praha, li fariĝis redaktoro de ĉefaj ĵurnaloj ĉeĥaj (1866 ĝis 1877). De l' jaro 1879 li vivas sole por la literaturo.

De tiu tempo li verkis serion da romanoj, romanedoj, noveloj kaj rakontoj, krom diversaj tradukoj kaj artikoloj por la politikaj ĵurnaloj. Tiujn verkojn nuntempe eldonas la firmo J. Otto en Praha. La nombro da eldonitaj volumoj atingis jam la numeron 25. Suferinte mizeron en sia junaĝo, J. Arbes havis ĉiam la koron malfermitan por la suferoj kaj mizeroj de l' popolo. Pro tio en siaj verkoj li solvas problemojn socialajn kaj batalas kontraŭ la persekutantoj kaj premantoj de l' malriĉuloj, kontraŭ la neniigantoj de l' spirito kaj la korpo.

Arbes skribis ĉiam pri la vivo reala kaj ankaŭ tie, kie la romano aŭ rakonto estas fonditaj sur scenoj ŝajne misteraj kaj fantaziaj, oni povas ĉion nature klarigi per la trankvila prudento. En siaj verkoj Arbes kunigas filozofon kun la filantropo kaj batalanto por la rajtoj de l' homaro.

  1. Kvartalo de Praha.