Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj mi petas — insiste petas vin: Ĉio, kion mi konfesis al vi, restu por ĉiam sekreto!

Metu min, mi petas, en la ĉerkon en la sama vesto, kiun mi estus prenonta ĉe mia edziniĝa festo kaj kiu en kisos min anĝelo de la morto — kaj tiun ĉi leteron, en kiu mi ĉion konfesis al vi, metu sur la vundon de mia dispremita koro!

Kaj se iam iu el vi renkontos mian estintan kunulinon, kiu antaŭ kelke da jaroj estis mia fidela amikino kaj kiu lin, kiun mi estis adorinta, ankaŭ vidadis ĝoje — mi konjektas — eĉ amis — se vi rekontos Berton — komuniku al ŝi —"

Fratino Magdaleno ne povis legi plu.

Jam dum la lego de l' unua parto de la letero tremis al ŝi la manoj, dum la lego de la dua parto ŝiaj okuloj pleniĝis per la larmoj tiel, ke ŝi legis kvazaŭ tra la nebulo, dum la lego de la lastaj linioj la letero elfalis el ŝia mano.

Freneza, malespera ekkrio eliĝis el ŝia brusto. Ŝi ŝanceliĝis; sed tuj poste kvazaŭ rekonsciiĝinte ŝi levis la tremantan manon kaj forigis la gazon, per kiu la vizaĝo de la kadavro estis kovrita.

Ŝi konvinkiĝis tute.

Ŝi ekvidis malvivan vizaĝon de sia estinta plej kara kunulino — ŝi ekvidis la belan blondharulinon kun la revemaj, sed nun rigide eligitaj, kvazaŭ vitraj okuloj...

Ŝia spiro haltis, la brusto pene laboris; ŝia koro konvulsie kunpremiĝis de la neesprimeblaj kompato kaj doloro. Ŝiaj okuloj pleniĝis per la larmoj...

Dum pli longa tempo ŝi ne vidis, nek aŭdis — ŝi staris apud la ĉerko kvazaŭ rigidiĝinta...

Ekstere furiozis la uragano kun neŝanĝita forteco. Blindigantaj fulmoj kruciĝas sur la firmamento, la bruegado de la fulmotondro ne ĉesas. La ventego fajfas, bruas kaj blekegas kvazaŭ furiozanta maro — la fenestroj tremante tintas, la gutoj de la pluvo terurige