Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tamburas — sed la fratino Magdaleno, kiel estis jam dirite, ne vidas, ne aŭdas.

Ŝiaj vangoj brulas, de la larmoj superverŝitaj okuloj febre brilas, la lipoj estas konvulsie kunpremitaj...

Subite ekstere leviĝis la vento kun la triobla forteco. Ekĝeminte dolore, kvazaŭ la koro estus diskrevinta, ĝi ekbruis profunde, poste alpremiĝis al la fenestroj, ektintigis ilin kaj malfermis tiun saman kiel antaŭe. Forta glacimalvarma aerfluo enpenetris tra la fenestro en la salonon kaj turnis sin ĉirkaŭ la ĉerko. La flamoj de la vakskandeloj profunde kliniĝis, sed tuj denove ekflamis.

La ventego enblovis denove — pli forte ol antaŭe kaj estingis tri, kvar kandelojn...

La salono iom mallumiĝis. La monaĥino staras ankoraŭ kvazaŭ rigidiĝinta... En tiu momento la turnanta fluo de la ventego la trian fojon enpenetris la salonon kaj estingis la ceterajn kandelojn — la salono tute mallumiĝis.

La uragano furiozas kun ĉiam kreskanta furiozeco — sole la flamoj periode lumigas la salonon. En tiuj momentoj ĉio eklumigita de la fulmoj havas aspekton preskaŭ terurigan. Frosta fluo de la ventego turnas sin en la salono kaj movigas la rubandojn kaj la florkronojn — sole la fratino Magdaleno staras senmove.

Subite forte ekfulmis kaj tuj poste sekvis la surdiganta ektondro.

La fratino Magdaleno rekonsciiĝis el la agonia rigideco. En la momento de l' blindiganta ekfulmo ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la kadavro estus duone leviĝinta en la ĉerko...

La monaĥino dolore ekĝemis kaj preninte la kapon per la ambaŭ manoj ŝi cedis ŝancelirante de la ĉerko.

Tuj poste denove falis al ŝi la manoj — ŝi staras firme, sed ia neesprimebla timemo kunpremis ŝian animon. Malvarma ŝvito aperis sur la frunto kaj la van