Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

taŭo ĝi estas dividita per la nigrobrunaj, duone disigitaj pordokurtenoj.

Unuavide oni ekkonas, ke ĉi tie regis ankoraŭ antaŭ nelonge la zorgema mano de l' amanta, belgusta virino. La meblaro estas simpla, sed ĉie oni povas vidi multe da elegantaj ornamaĵoj kaj la virinaj bagateloj.

Malgraŭ la videbla malordo, laŭ ĉio kaŭzita de la longa forestado de la mastrino kaj de tiutempa mastrumado de l' viroj ne tre ordemaj, la agrabla malantaŭo posedas ian allogantan freŝecon, ekstreme kontrastanta la malĝojan, malnovmodan antaŭon.

Sur la konvenaj kaj nekonvenaj lokoj de la muroj estas pendigitaj cervaj kornoj, pafiloj, ĉasponardoj kaj diversaj ĉasiloj.

En la angulo dekstre staras granda kahela forno; antaŭe estas pordo kondukanta al la koridoro, el kiu la forno estas hejtata kaj el kiu oni iras per la ŝtuparo en la unuan etaĝon aŭ tra la ĉefa pordo en la korton, ĉirkaŭatan de l' alta stangobarilo.

Sur la muro inter la forno kaj la nomita pordo pendas ligna horloĝo kun la kukolo. Apud la horloĝo en la direkto al la pordo oni vidas grandan portreton de juna viro kun melankolia mieno, vestita kiel arbaristo. Sub la portreto pendas orita kadro kun la fotografaĵo de juna sinjorino en baltualeto; kaj sub ĝi — revolvero.

En la muro kontraŭ la portretoj estas granda fenestro de bizara formo.

Kiam ajn ekfulmas pli forte, oni vidas tra tiu ĉi fenestro la lumigitan korton kaj malproksiman nebulan silueton de tri krucoj starantaj sur nealta roko, al kiu kondukas tordolinia vojeto kaj kiu supreniras ĝin ĝis la krucoj.

Antaŭ la fenestro staras negranda tablo kaj, tute antaŭe — kontraŭ la jam nomita pordo — troviĝas ankoraŭ alia pordo, kondukanta al la korto. Proksime staras seĝo, sur kiu estas ĵetita malnova ĉevaltuko.