Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Krom du ŝrankoj kun libroj laŭlonge la muro maldekstre kaj alia necesa meblaro estas meze de l' unua ĉambro granda tablo el kverka ligno kun krucitaj piedoj — apud la tablo staras apogseĝo, en kiu ĵus sidas viro en arbarista vesto kun la kapo apogita sur la ambaŭ manoj, kaj kelke da ordinaraj seĝoj.

Sur la tablo brulas granda petrola lampo kaj apud ĝi kuŝas ia malfermita libro.

Ĉio estas simpla, malnovmoda kaj malafabla kiel en la loĝejoj de maljunaj fraŭloj aŭ pli aĝaj vidvoj, al kiuj la ĉarmo de la proksima ĉirkaŭaĵo, en kiu ili malofte paŝigas la tempon, estas tute seninteresa.

Malgraŭ tio oni povas ankaŭ ĉi tie ekvidi aldonojn renovigantaj la iaman virinan mastrumadon.

En la momento, kiam ni enkondukas la leganton en la ĉambron, oni povas vidi ankoraŭ unu diferencon de l' kutimaj cirkonstancoj.

En la malantaŭa ĉambro duone post la paravento oni vidas infanan liton, kiu estas ŝovita tiamaniere de la muro, ke ĝi ne estas vidata de la pordo kondukanta al la korto. Apud la lito staras tablo kaj sur ĝi botelo da akvo kaj malgrandaj teleroj, pokalo kaj kulero.

La nokta trankvilo estas interrompata en la ĉambro sole de l' unutona iro de la horloĝo kaj periode de la muĝo de l' vento, kiu iafoje modere tintigas la fenestrojn. Ekstere fulmas ankoraŭ post longaj paŭzoj, kaj sole la murmuranta tondrado estas ĉiam pli klara.

La viro en la apogseĝo apud la tablo sidas senmove kiel statuo.

Nur kiam la horloĝo ekkrakis kaj la kukolo kantis la dekan, li levis la kapon kaj rigardinte dormeme ĉirkaŭ si, fiksis la rigardon sur la horloĝon.

"Kio estas?" deglitis malafable de liaj lipoj; sed tuj poste, kvazaŭ li estus tute rekonsciiĝinta, li diris silente, preskaŭ dolore: