Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed la ĉefa merito de Arbes restos por ĉiam tiu fakto, ke krom la sociala romano li kreis ankaŭ tute originalan specon de l' bela literaturo — siajn karakterizajn romanedojn, kiuj rezervis al li la unuan lokon inter la ĉeĥaj verkistoj. La romanedoj: Newtonův mozek (La cerbo de Newton), Svatý Xaverius (Sankta Ksaverio), Zázračná madonna (Mirakla madono), Prvni noc u mrtvoly (La unua nokto ĉe la mortinto), Akrobati (Akrobatoj), Sivooký démon (Grizokula demono), Poslední dnové lidstva (La lastaj tagoj de l' homaro), Vymírající hřbitov (Elmortanta tombejo), Kandidáti existence (Kandidatoj de l' ekzisto) estas verkoj vere klasikaj, vera kaj daŭra monumento por la tuta estonteco.

La ĉeĥa akademio por la arto kaj scienco nomis lin honora membro; sed la plej bona rekompenco de Arbes estas la ĝenerala estimo kaj amo, kiujn li ĝuas ĉe la tuta ĉeĥa publiko ne sole pro siaj meritoj literaturaj, sed ankaŭ pro siaj personaj ecoj, noblaj penso kaj koro, liberpensa freŝa spirito kaj rekta, sincera karaktero.