Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

l' sinjorino en la orita kadro kaj momenton rigardis ĝin kvazaŭ relikvon.

Lia vizaĝo vidigas mienon ĉiam pli doloran. Subite li sin turnis kaj rigardinte al la lito en la malantaŭo li diris mallaŭte kaj mole:

"Ah — la infano — infano!..."

Alpaŝinte kun la revolvero en mano al la tablo, li metis ĝin sur la tablon — kaj kvazaŭ li estus nun rememoriginta sin pri la grava afero, li ekmurmuris:

"Sed kion faras la kuracisto? Kial li ne venas? La deka jam pasis kaj la kuracisto ne estas ankoraŭ tie ĉi..."

Sur lia dolore kuntiriĝinta vizaĝo aperis turmenta nedecideco.

Fine li decidis.

Rapide li alpaŝis al la pordo dekstre, malfermis ĝin kaj enirinte la malluman koridoron ekfajfis per la fingroj, Reveninte poste en la ĉambron li aŭskultis tra la duone malfermita pordo de l' koridoro.

Post la momento, vidigante malpaciencon, li ektiris forte du fojojn la tenilon de l' sonorilo apud la pordo kaj cedinte kelke da paŝoj li denove aŭskultis.

En la koridoro eksonis malagrabla sono de lada sonorilo. Tuj poste estis aŭdataj paŝoj de l' nudaj piedoj, malsuprenirantaj la ŝtuparon en la koridoron.

Post kelke da sekundoj aperis antaŭ la pordo en la koridoro ĉirkaŭe deksesjara knabaĉo kun la fizionomio, rememoriganta pri la bonkoraj idiotoj. Li havis sole ĉemizon kaj pantalonon pendantan sur unu ŝelko kaj liaj nudaj piedoj leviĝadis unu post la alia, kvazaŭ li starus sur la brulanta karbo.

"Ci dormaĉis, Kiĉjo!"[1] brue bonvenis la maljuna viro alvokinta lin.

  1. Diminutivo de "Kiliano".