Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ne — ne — mi ne dormaĉis!" senkulpigas sin la alparolito, penante kovri sian dormemon. "Mi kuŝis sole..."

Kaj kun flatema servemo li aldonis:

"Ĉu vi ordonas ion, sinjoro patro?"[1]

"Mi ordonis ja, ke ci ne kuŝiĝu antaŭ la alveno kaj foriro de l' kuracisto," intermetis severe la »sinjoro patro«, sed tuj li demandis en la tono pli modera:

"Kion diris sinjoro doktoro, kiam li alveturos?"

Duone dormanta Kiĉjo, ne povante tuj rememorigi sin pri tio, balbutis rememoreme:

"Kion diris sinjoro doktoro, sinjoro patro?"

"Nu, eniru!" invitas lin la sinjoro patro.

Kiĉjo lamante timeme eniris kaj malferminte post si la pordon haltis malkuraĝe antaŭ ĝi.

"Kion diris sinjoro doktoro — vi diras, sinjoro patro?" ripetis palpebrumante la ŝtipforma kaj ĝibiĝinta knabaĉo, kies inflamitaj palpebroj ankoraŭ duone fermiĝadis, kaj poste aldonis decide:

"Mi ne scias. Mi ne estis ja en la urbo por la sinjoro doktoro..."

"Ah, mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro patro. "Sed ci ĉeestis, kiam sinjoro Floriano revenis posttagmeze el la urbo kaj rakontis, kiel li sukcesis ĉe la kuracisto. Mi volas scii, ĉu li diris, ke la kuracisto alveturos je la deka aŭ je la dekunua?"

"Je la deka, sinjoro patro!" ĝoje diris Kiĉjo, ke li povas servi iom la kolerantan sinjoron patron. "Li diris, ke plej poste ĉirkaŭ la deka li estos ĉe ni..."

"Sed la deka jam pasis!" rimarkigis la sinjoro patro.

Kiĉjo, rigardinte laŭ la ekzemplo de l' sinjoro patro, sed preskaŭ idiote, la horloĝon, daŭrigis:

"Sinjoro Floriano diris, ke la sinjoro doktoro povas forveturi el la urbo je la kvina posttagmeze. Kaj ĉar

  1. Ĉe kelkaj gentoj slavaj la mastro estas nomata "sinjoro patro".