Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

krucoj al la sinjoro Floriano!... Leviĝu! Kaj — kuru! Aŭ mi cin..."

Kaj dume li etendis la manon, kvazaŭ li volus devigi iĉjon per Kla vangofrapo.

Morte timigita Kiĉjo provas leviĝi; sed lia konsterniĝo estas tiel forta, ke li tuj denove falas sur la genuojn kaj kun la mieno kaj gestoj de l' turmentito li balbutas:

"Pro la kompato de Dio — sinjoro patro — mi — mi timas..."

"Kion?" intermetis la sinjoro patro, mallaŭtigante senvole la ridon, "Ĉu eble proksimiĝas la uragano? Ankoraŭ ne falis eĉ unu guto. Kaj antaŭ ol komenciĝos pluveti aŭ ventegi — ci estos denove hejme. Aŭ ĉu ci timas fulmon — tondron?"

"Ne, ne! Tion mi ne timas..." respondas Kiĉjo pli memkonscie.

"Kion do? Parolu!"

"Mi — mi ne povas!" sonas la tremeganta respondo. "Kiel? Ĉu ci ne povas paroli?"

"Jes!" certigas Kiĉjo. "Mi ne povas paroli — mi ne devas..."

"Ci ne devas paroli? Kial ci ne devas?"

"Vi mem, sinjoro patro, malpermesis tion al mi...," respondis nun Kiĉjo malpli konsternita.

"Ah, tiu sensencaĵo?" deglitis al la sinjoro patro de la lipoj, kiu ĵus rememorigis sin, ke oni jam unufoje parolis pri tio.

"Oh! sinjoro patro, tio ne estis sensencaĵo!" oponis Kiĉjo. "La unuan fojon — eble... Sed mi — mi..."

Jen li haltis por la momento kaj poste aldonis decide:

"Antaŭ mi la nigra sinjorino aperis jam tri fojojn!"

"Ne balbutu!" ekkriis la sinjoro patro interrompante lin.

"Ne, ne, sinjoro patro!" ĵuris Kiĉjo. "La vivanta Dio en la ĉielo min vidas kaj aŭdas, ke..."