Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Estas jam sufiĉe!" ekriis la sinjoro patro kaj akre ordonis: "Leviĝu!"

Kiĉjo obeis malkuraĝe kaj timeme ĉirkaŭrigardis.

"Kaj parolu!" ordonas plie la sinjoro patro.

"Kiel mi volis al vi, sinjoro patro," komencis malrapide Kiĉjo, "jam antaŭhieraŭ rakonti..."

"Kaj mi interrompis cin post la unuaj vortoj, ke ci ne parolaĉu!" intermetis la sinjoro patro.

"Mi eliris," daŭrigis Kiĉjo ĉiam pli kuraĝe, "antaŭvespere kun malgranda Emaĉjo[1] — kiam li estis ankoraŭ sana kiel fiŝo — al la kaplo apud la fonto, post la unua senarbaĵo..."

"Kaj tie vi petolis, ĉu ne vere?"

"Jes, sinjoro patro, ni petolis!" konfesis sincere Kiĉjo.

"Mi faris tiel (dume li montris per gestoj, ke li estis ĉevalo kaj Emaĉjo la rajdanto) kaj — poste ni kaptadis papilietojn por li..."

"Kaj Emaĉjo kuradis kun ci!" intermetis la sinjoro patro en la tono de l' maldolĉa riproĉo.

"Ho ne, sinjoro patro!" certigis Kiĉjo. "Emaĉjo ne kuris. Li sidis en la herbo antaŭ la kaplo kiel kokideto kaj sekvis min sole per sia rigardo, kiel mi kaptas la papiliojn. Sed li rigardis iel malgaje — eble ĉi tiel (dume Kiĉjo mallevis la kapon kaj imitis la malgajan mienon de l' fizionomio de Emaĉjo) — ke mi kompatis lin... La papilietoj ne ĝojigis lin kiel alifoje, ĝis mi kaptis al li la papilion kun la mortkapo... Kaj kiam mi montras ĝin al Emaĉjo, Emaĉjo ĝoje eksaltis... Sed jen — mi ne scias, kiel kaj kial — li montris per la maneto malantaŭen... Kiam mi turnis min — hu! frosto trakuris mian dorson kaj la papilio elglitis al mi el la mano... En la densaĵo post la senarbaĵo — proksimume du cent paŝojn de ni — staris nigra sinjorino kaj ĉi tiel (dume li imitis la misterajn signojn) ŝi vokis nin per la signoj. Sed en tiu ĉi momento en nia ĉasdomo

  1. Diminutivo de Emanuelo.