Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Sed Diano? Kion faris Diano, kiam malaperis la nigra sinjorino?" demandis pli scivole la sinjoro patro.

"Vi eĉ ne kredus, sinjoro patro!" respondis Kiĉjo kun la netrompebla certeco. "De la loko, kie malaperis la nigra sinjorino en la densaĵo, mi staris proksimume cent kaj duonon paŝojn kaj mi vidis tute bone tra la arboj kaj la densaĵo, ke Diano ĝoje saltas kaj kuras ĉirkaŭ io. Post la momento ĝi revenis al mi kaj flatis min, kvazaŭ ĝi estus trovinta iun konaton en la arbaro."

"Aŭ neniun!" rimarkigis la sinjoro patro, kiu kvankam aŭskultante atente tamen ne kredis. "Videble ankaŭ hieraŭ ci havis halucinacion, kiel antaŭhieraŭ."

"Ho, ne, ne! sinjoro patro — eterna Dio min aŭdas kaj vidas, ke mi parolas veron!" ĵuris Kiĉjo.

"Ne ĵuru!" admonis lin la sinjoro patro. "Malsaĝulo, kial ci prenis kun ci en la arbaron la bonan Dianon, kiu senĉese vagas libere kaj bojas preskaŭ neniun. Kial ci ne senĉenigis la furiozan Neron? Tiu certe ne saltadus ĝoje ĉirkaŭ la nekonata persono, se tiu estus efektive en la densaĵo."

Sed eĉ tiu ĉi kontraŭdiro ne embarasigis Kiĉjon.

"Eble, eble!" rimarkigis tiu ĉi ŝanceliĝe, sed tuj poste li aldonis decide:

"Sed kredu, sinjoro patro, ke eĉ la furioza Nero ne farus malbonon al la nigra sinjorino."

"Ĉu efektive?" ekmiris la sinjoro patro ne kredante. "Kial do?"

Tiun ĉi fojon Kiĉjo ne respondis la demandon rekte, sed iel malrekte, dirante:

"En la pasinta nokto la nigra sinjorino aperis antaŭ mi la trian fojon."

"Sed laŭ kio ci juĝas, ke eĉ la furioza Nero ne difektus ŝin?" insistis la sinjoro patro.

"Nu — mi ne scias tion!" respondis la demandito, vidigante videblajn embarasojn. "Sed en la pasinta nokto... Eble vi memoras, sinjoro patro, ke hodiaŭ