Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la nokto ĉiuj tri hundoj furioze bojis?... Ili vekis min... Mi leviĝis, por rigardi, kio okazas... Kaj kiam mi staras apud la fenestro kaj rigardas la korton — la luno estis post la nuboj — mi vidas en la duonlumo, ke sur la tordolinia roka vojeto de la tri krucoj — sur la senarba deklivo kuras iu ombro... Post la momento ŝtelproksimiĝis tiu ombro al la posta pordeto en la barilo, kaj mi ekvidis la nigran sinjorinon — la trian fojon... La frosto trakuris mian dorson. Mi volis ekkrii, sed mi ne povis. Kaj mi staris tiel kvazaŭ ŝtoniĝinta kaj rigardis la korton... La bojado de l' hundoj ĉesis — ankaŭ Nero, kiu antaŭe minacis disŝiri la ĉenon — silentiĝis... Poste mi vidis, ke la nigra sinjorino ŝtelproksimiĝis ĝis tien ĉi — al tiu ĉi fenestro (dume montris Kiĉjo la grandan fenestron rigardanta la korton, tra kiu oni povis vidi el la ĉambro ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo) kaj rigardis internen..."

La sinjoro patro estis konvinkita, ke estas tute neeble, ke fremdulo povu en la nokto ŝtelproksimiĝi en la korton kaj al la fenestro — ĉar en la korto tute libere kuras du hundoj kaj la tria, plej furioza, estas ligita al la ĉeno apud la pordo, tra kiu, laŭ la rakonto de Kiĉjo, la nigra sinjorino eniris la korton. Sed malgraŭ tio tamen li demandis ankoraŭ Kiĉjon:

"Kaj kion ci vidis plie? Kiel kondutis la nigra sinjorino?"

"Nu — ŝi malaperis," respondis la demandito kun la konvinka certeco, "same, kiel ŝi estis aperinta — kiel ombro..."

Nur post tiu ĉi lasta eldiro la sinjoro patro tute konvinkiĝis, ke ĉi tie estis ia optika trompo; aŭ ke Kiĉjo havis ian halucinacion.

"Jen ci vidas, ci havis ja denove halucinacion!" li rimarkigis bonkore, "aŭ la hazarda bojado de l' hundoj vekis cin el la profunda dormo kaj en la dormemo ŝajnis al ci, kvazaŭ ci estus vidanta —"