Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ho, ne, ne, sinjoro patro — eterna Dio vidas kaj aŭdas min, ke mi parolas la veron!" intermetis Kiĉjo kaj ripetis la certigon: "La nigra sinjorino aperis antaŭ mi jam trian fojon — trian fojon —"

"Eh, sensencaĵoj!" grimacis la sinjoro patro, kiun jam lacigis la babilado de l' knabaĉo pri la optika trompo.

"Sed nun estas nenia helpo!" li aldonis kategorie. "Ci devas iri por vidi, kion faras sinjoro Floriano."

Kiĉjo, kiu rekonsciiĝis iom dum la interparolo, post tiu ĉi ordono denove konsterniĝis.

"Pro la kompato de Dio — sinjoro patro!..." li ekĝemis, kunmetante denove la manojn.

"Timemulo! Rigardu!" diris la sinjoro patro admone kaj preninte la knabaĉon je la mano, trenis lin al la fenestro, rigardanta la korton. "Rigardu! Kiam ajn ekfulmas, oni vidas de tie ĉi ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Kaj se ci prenos kun ci la hundon, ĝi flarsentos la homon kaj — se ci volas — ankaŭ la nigran sinjorinon je kvin cent paŝoj..."

"Dianon kaj Vulkanon havas sinjoro Floriano!" kontraŭdiris ŝanceliĝe Kiĉjo esperante, ke la sinjoro patro tamen moliĝos.

"Senĉenigu Neron!" ordonis la sinjoro patro.

"Ne, ne, sinjoro patro!" ekĝemis konsternita Kiĉjo. "Mi — mi..."

Sed li ne finis la balbuton. Lia natura kaj tamen tiel ridinda timo fine indignis la sinjoron patron.

"Sufiĉe," li kriis kun tiel kategoria severeco, ke estis neeble plu kontraŭstari. "En la momento estu post la pordo!"

Kiĉjo, tremante per la tuta korpo kaj vidigante mortan timon, ŝteliris timeme al la pordo.

"Kaj tie ĉi — prenu ĉi tiun ĉevaltukon!" diris la sinjoro patro. "Se pluvegus... Mi pensas, ke jam gutas."