Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiĉjo ŝtelirante revenis, prenis la ĉevaltukon, ĵetitan sur la apogilo de la proksima seĝo, metis ĝin sur la kapon kaj ŝtelirinte al la pordo, malfermis ĝin kaj klakante per la dentoj eliris en la korton.

Sinjoro patro, kiu nube silentante rigardis la konduton de Kiĉjo, aliris al la sojlo de l' malfermita pordo por vidi, kion faras la knabaĉo.

Sed pro la tuta mallumo li vidis nenion. Post la momento li ekaŭdis la ektinton de la ĉeno, poste la ĝojan ekbojon kaj fine la furiozan bojadon de granda hundo.

Juĝante laŭ tio, ke Kiĉjo plenumis lian ordonon, li kriis en la mallumon:

"Tiel, Kiĉjo, tiel!"

Kiam ekfulmis poste, kaj la sinjoro patro vidis, ke Kiĉjo jam foriris kun la hundo, li kriis ankoraŭ unufoje:

"Kiĉjo! Kiĉjo! Ne iru sur la vojo por la veturiloj! Iru renkonte al sinjoro Floriano sur la roka vojeto!"

Kaj vidante ĉe la plej proksima ekfulmo, ke Kiĉjo plenumis ankaŭ tiun ĉi ordonon, li cedis, fermis la pordon kaj enprofundiĝinte en la pensojn li aliris al la tablo kaj apogis la manon sur unu ĝia ekstremaĵo...

La duonridinda sceno, dum kiu la sinjoro patro por kelke da minutoj estis forgesinta la staton de l' aferoj en la domo, preskaŭ subite ĉesis interesi lin.

Momenton li staris sendecide, fikse rigardante la plankon rekte antaŭ si. Subite, levinte la kapon, li turnis ĝin al la horloĝo.

"Kiel limake trenas sin tiu tempo! Ĉiu sekundo fariĝas minuto!" trakuris en lia cerbo.

En tiu momento ekstere la ventego surde ekbruis, kvazaŭ de malproksime estus alveturanta veturilo.

La sinjoro patro momenton streĉe aŭskultis kaj konvinkiĝinte, ke la vento sole ekĝemegis, denove enprofundiĝis en la pensojn.