Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sur la vizaĝo de l' maljuna viro denove aperis la maltrankvila zorgemo.

"Bedaŭrinda, bedaŭrindega infano!" li diris mallaŭte. "Ĝi kuŝas senmove — kvazaŭ ĝi dormus trankvile... Kaj dume... Oh, kia pena leviĝado de la brusteto kaj kia malfacila, fajfanta spirado!... — Ah, Dio, Dio — preskaŭ ŝajnas al mi, ke ĝi kuŝas jam mortanta — en ridigeco..."

En tiu momento post la pordo de l' koridoro, el kiu antaŭ kelka tempo estis ŝanceliĝe alveninta la dormema Kiĉjo, eksonis surda sono, kvazaŭ iu en la mallumo singarde palpanta homo estus kunpuŝiĝinta kun io.

La sinjoro patro klinita super la tablo, rektiĝis kaj ekrigardis al la nomita pordo.

Sen embarasoj li aliris al la pordo, malfermis ĝin kaj demandis en la mallumon:

"Kiu estas ĉi tie? Sinjoro Floriano, ĉu vi estas ĉi tie?"

Anstataŭ respondo eksonis la pene mallaŭtigata ekĝemo el la malluma koridoro.

"Kio okazis? Kial vi malrapidas?" demandis rapide kaj kun la modera ekmiro la sinjoro patro, rekoninte Florianon laŭ la ekĝemo.

Kaj ne atendante la respondon li alpaŝis al la tablo, prenis de ĝi la lampon kaj eklumigis la koridoron.

"Kio okazis?" li ekmurmuris surprizite. "Sinjoro Floriano sur la tero?"

Starigante la lampon sur la seĝon apud la pordo, li diris mallaŭte:

"Atendu, atendu! Mi helpos vin!"

Poste li eniris la koridoron, sed tuj denove revenis en la ĉambron; dume el la koridoro eksonis tremeganta malagrabla vira voĉo, akcentiganta pene kelkajn silabojn:

"Ah — mi dankas, sinjoro patro — estas jam bone... En la mallumo iel mi sole ekŝanceliĝis..."