Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dume, kiam la sinjoro patro, preninte la lampon de l' seĝo apud la pordo starigis ĝin denove sur la tablon — eniris — ĝuste ŝanceleniris — el la koridoro en la ĉambron viro ĉirkaŭe kvardekjara, malgracia, de nesimpatia fizionomio, havanta sur si simplan veston de l' arbara adjunkto.

Lia dekstra vango kaj la ambaŭ manoj estis sangmakulitaj; la vesto kaj la ĉapelo malpurigitaj de la koto, kvazaŭ ili estus rulintaj en ĝi.

Se oni ne vidus laŭ lia mieno, ke li kaŝas doloron per ĉiuj fortoj, oni povus juĝi, ke la homo estas tute ebria.

Kiam la viro eniris, ekparolis la sinjoro patro ankoraŭ duone turnita de li:

"Antaŭ la momento mi sendis Kiĉjon, sinjoro Floriano, al la tri krucoj. Sed dume vi estas jam tie ĉi!"

Turninte sin al la alveninto kaj rimarkinte lian bedaŭrindan situacion, li ekmiregis:

"Pro Dio, kio okazis? Ĉu vi..."

"Nenio, tute nenio!" respondis murmurante la sinjoro Floriano, kies maldekstra vango estis turnita al la sinjoro patro. "Sinjoro doktoro — jam alveturas..."

"Efektive?" rimarkigis kontente la sinjoro patro kaj kun la zorgema ekmiro demandis:

"Sed kio okazis al vi?"

"Nenio, tute nenio, sinjoro arbaristo!" senkulpigas sin Floriano, poste interrompe kaj tremegante li raportas:

"Post kelke da minutoj la sinjoro doktoro estos ĉi tie. De la roka balkono — ĉirkaŭe tri cent paŝojn de la tri krucoj — mi ekvidis — tri fojojn, kiam ekfulmis, la proksimiĝantan veturilon..."

"Mi dankas vin, sinjoro Floriano! Sed kio okazis al vi?"

"Nenio, tute nenio!" ripetas la demandito, unutone akcentigante kelkajn silabojn, kvazaŭ por la klara el-