Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"De l' teruro kaj konsterniĝo?" ekmiris la arbaristo, nekredante la propran aŭdsenton.

"Jes, sinjoro patro... Kial mi ne dirus la veron?..."

"Kaj kia estas la kaŭzo?" demandis subite la arbaristo kun la akra severeco. "La tuja perdo de l' sentoj — la teruro kaj la konsterniĝo — ĉio tamen devis havi ian kaŭzon."

"Kompreneble!" respondis firme la sinjoro Floriano. "La sango rigidiĝis ĉe tio al mi..."

Poste kvazaŭ konsiderante, ĉu konfesi ĉion aŭ ne li aldonis:

"Antaŭ mi, sinjoro arbaristo — kial mi ne dirus tion — simile kiel antaŭ Kiĉjo — aperis la nigra sinjorino..."

La efiko de tiuj ĉi vortoj estis tiel eksterordinara, ke la arbaristo rigidiĝis, kvazaŭ oni estus komunikinta al li raporton tute neatenditan.

"Ĉu ankaŭ vi, sinjoro Floriano?" li ekriis kun la malafabla severeco kaj maldolĉa riproĉo. "La viro, kiu kun mia mortinta filo dum pli ol dudek jaroj tage kaj nokte trairadis ĉiujn ĉirkaŭajn arbarojn, profundaĵojn kaj intermontojn — ĉu ankaŭ vi kredas tian malsaĝan fabelon, kiel la malsaĝa Kiĉjo?"

Sed eĉ tiu ĉi akra riproĉo ne detimigis la arbaran adjunkton.

"Mi ne kredas, sinjoro patro!" li respondis serioze kaj en la tono tute konvinka. "Sed estas malfacile ne kredi, kiam la homo per siaj propraj sentoj — konvinkiĝis."

"Kaj ĉu vi konvinkiĝis?" intermetis grimace la arbaristo. "Kaj kiamaniere, mi petas vin — kiamaniere?"

"Mi ĉion rakontos simple kaj sincere!" komencis la konfeson la sinjoro Floriano. "Kiam starante sur la ŝtona balkono mi ekvidis en la malproksimo la alvenantan veturilon, mi volis konvinkiĝi ankoraŭ la trian fojon. Tenante la manplatojn super la okuloj mi fikse