Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rigardis la lokon, kie ĝi ĵus povus esti, kaj mi atendis la ekfulmon. Post la momento efektive ekfulmis, du fojojn. Unue mi ekvidis la veturilon kaj la alian fojon, hazarde rigardinte al la tri krucoj, mi vidis en la interspaco de du cent paŝoj tute klare, ke apud la meza kruco leviĝis nigra staturo de l' virino kaj — kiu etendis la manojn..."

"Halucinacio, simpla halucinacio!" kontraŭstaras la arbaristo kun la glacia trankvilo. "Ĉu vi ne havis hundojn?"

"Mi havis Dianon kaj Vulkanon — ambaŭ ligitajn al unu rimeno. Kaj mi konfesas — la ambaŭ hundoj jam antaŭ la momento flarsentis ion..."

"Kaj ĉu vi instigis ilin kontraŭ la teruriga fantomo por konvinkiĝi, ĉu tio ne estas simpla halucinacio?"

"Mi ne instigis ilin..."

"Nu, jen vi vidas!" intermetis kun la kontentiĝo la arbaristo.

Sed la sinjoro Floriano ekskuis la kapon, dirante:

"La hundoj elŝiris sin el mia mano..."

"Nu, kio okazis?"

"Kaj furioze bojante ili kvazaŭ vetkuris al la tri krucoj..."

"Kaj kio poste?"

"Ĉirkaŭe regis tuta mallumo!" komencis la sinjoro Floriano konfesi la ĉefan kaŭzon de sia konsterniĝo. "Mi aŭdis sole la bruadon de l' vento kaj la bojadon de l' hundoj. Subite la bojado moderiĝis kaj post la momento tute ĉesis. Kaj kiam poste denove ekfulmis post kelke da sekundoj, mi ekvidis apud la meza kruco duone leviĝintan, malluman staturon de l' virino kaj apud ŝiaj piedoj sur la ventroj rampantajn ambaŭ hundojn. Kaj nur en tiu ĉi momento tiel atakis min la teruro, ke forgesinte, kie mi staras, senvole mi cedis kaj falis en la densaĵon en la profundaĵo sub la roko."

"Kaj kion faris la hundoj? Ĉu ili restis apud la tri