Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

krucoj?" demandis la arbaristo nekredante ankoraŭ, kiam la sinjoro Floriano finis sian simplan rakonton.

"Kiam post pli longa tempo mi rekonsciiĝis," respondis la adjunkto, "mi aŭdis ilin vagi ĉirkaŭ mi. Mi ekfajfis — kaj ambaŭ alkuris al mi..."

"Kaj ĉu vi ne iris poste al la tri krucoj?"

"Mi eĉ ne ekpensis pri tio!" konfesis la sinjoro Floriano. "De la teruro mi estis preskaŭ sen konscio kaj tiel vundita falinte de la roko, ke neniigante la doloron sole kun peno mi atingis la ĉasdomon kaj falis ankoraŭ en la malluma koridoro."

"Nu, tiel, kara sinjoro Floriano!" konvinke kaj bonkore respondis la arbaristo. "Fine ni alvenis feliĉe — al io saĝa."

"Kion vi pensas, sinjoro patro?"

"Se vi tuj sekvus la ambaŭ hundojn al la tri krucoj, vi konvinkiĝus tute certe, ke tio — kio ŝajnis al vi malluma staturo virina — estis sole simpla halucinacio. Kion vi pensas?"

Tiuj vortoj estis parolataj kun tiel serioza konvinko, ke fine la sinjoro Floriano mem komencis dubi pri la mistera fantomo.

"Estas eble!" estis ĉio, kion li diris en la tono de l' homo duone konvinkita.

"Nu tiel!" diris kontente la arbaristo, kaj poste aldonis zorgeme:

"Sed nun, kara sinjoro Floriano, rapidu lavi vin kaj kuŝiĝu! — Mi ne bezonas plu viajn servojn. Kiĉjo, kiam li ne trafos vin apud la tri krucoj, revenos post la momento kaj faros, kio estos necesa."

La arbaristo preninte de la tablo la lampon, lumigis al li la koridoron kaj post la momento diris al li en la tono de l' bonkora intimeco:

"Se vi bezonos ion, sinjoro Floriano, komuniku tion al mi!"