Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La arbaristo ferminte la pordon post sia foririnta adjunkto, alproksimiĝis ŝtelirante al la tablo kaj stariginte sur ĝin la lampon, enprofundiĝis en la pensojn.

En lia cerbo turnis sin pensoj, kiuj estis en la plej granda rilato kun la alveturo de la kuracisto.

Unue li ekpensis, ke fine proksimiĝas la decida momento, kiam li sciiĝos pri la malsano de l' infano, ĉu ĝi estas resanigebla aŭ ne.

Kaj mirinde.

Antaŭ la momento li deziris ankoraŭ, ke la kuracisto estu jam ĉi tie kaj diru pri la malsano sian sinceran opinion — sed nun kiam la kuracisto estas jam sole kelkcenton da paŝoj de la domo, ŝajnas al li, la turmentato de la zorgoj, ke alveturas ne la konsolanto, sed la demono, kiu ŝanĝos la doloran, sed tamen ankoraŭ esperdonan, kvankam ŝajne, malcertecon per unu vorto, per unu gesto en la neniigeblan senesperon.

Dume preskaŭ senvole li ŝteleniris en la malantaŭon kaj de la interspaco de kelke da paŝoj rigardis la infanon kuŝantan sur la lito kaj kvazaŭ jam mortantan.

"Sed kial — kial mi estas tiel alligita al tiu ĉi kreitaĵo?" li ekpensis. "Kio estas por mi tiu ĉi bedaŭrinda, apenaŭ kvinjara vermeto kun la malpreciza spirita fizionomio anstataŭ la matura filo, kiun mi edukis mem, kun kiu mi vivis sub unu tegmento pli longe ol kvardek jarojn, kiu dum tiu longa tempo estis ne sole bonega filo, sed ankaŭ mia bonega amiko — kaj super kies sangmakulita kadavro tamen mi ne ellasis eĉ unu larmon?...

Kiel klarigi, ke mia koro ne kunpremiĝis eĉ unufoje ĉe la plej terura katastrofo, kiu povas trafi la patron; ke mi staris kun la nuba obstino kaj la maldolĉe dolora rezignacio apud la kadavro de mia filo kaj apud lia tombo, kaj kontraŭe ke ĉe la simpla ekpenso pri la suferanta nepo ŝajnas al mi, kvazaŭ jam jam la larmo eniĝas en mian okulon?..."