Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li turnis sin rapide de la lito kaj ŝtelirante denove al la tablo en la antaŭo li meditis:

"Sed tiaj estas preskaŭ ĉiuj homoj," li ekpensis. "Nian spiritan staton aŭ la humoron ni scias kompreni almenaŭ malklare, sed la ĉefa kaj propra kaŭzo tamen restas por ni enigmo... Sen la bonega filo, kun kiu dum longaj tempoj mi kune ĝuis ĉiujn plezurojn kaj dolorojn de la vivo, mi vivas kaj povas vivi, kvankam en la rememoroj plej doloraj. Sed se la kruda sorto forrabus al mi tiun ĉi lastan kreitaĵeton, vere — mi ne scias..."

En tiu momento li estis interrompita en siaj meditadoj.

Ekstere, aŭ en la korto aŭ antaŭ la korto, eksonis ekkrio, kvazaŭ iu terurigite kaj konsternite krius helpon.

La arbaristo streĉe aŭskultis kaj kiam post kelke da sekundoj la ekkrio ripetiĝis, li ekpensis, ke eble Kiĉjo krias.

Rapide li alpaŝis al la fenestro kaj rigardis la mallumon.

Kaj ankaŭ kiam ekfulmis post ne longe, li rimarkis neniajn postesignojn de Kiĉjo.

Sed jen subite malfermiĝis la pordo, kaj en la ĉambron enkuris Kiĉjo — kun la malseka ĉevaltuko sur la kapo kaj la mieno de nesuperebla teruro.

Tremante per la tuta korpo li rigardis ĉirkaŭ si.

"Kio estas?" alparolis lin trankvile kaj kun la akra akcento la arbaristo.

"Pro la kompato de Dio, sinjoro patro — sinjoro patro..." tremante parolis Kiĉjo; sed li tuj haltis vidigante mortan timemon.

"Kio okazis?" demandis pli severe la arbaristo, proksimiĝinte je kelke da paŝoj al la knabaĉo.

"Ah, sinjoro patro —" balbutis Kiĉjo tremante, "apud la tri krucoj — mi — mi — bedaŭrinda Nero — oh!"