Paĝo:Ariŝima - Deklaracio, 1924, Tooguu.pdf/125

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kvazaŭ kompatante sian posedanton la horloĝo haltas ĉe la 11a kaj duono. Malsaĝa, sed iom kompatinda horloĝo!

Je mia miro, mi nun neniel intencas restreĉi risorteton de tiu ĉi horloĝo.

Ho, mia koro, atendu pacience!

Ĉe l’ rando de la matena ĉielo nun la suno de la 23a de Februaro ekleviĝis.

Mi estas ĝin rigardanta.

Via A.