Paĝo:Ariŝima - Deklaracio, 1924, Tooguu.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

unuan leteron, fraŭlino J. jam sciis pri via konturo kaj intenco. En la hieraŭa interparolado ŝi diris, ke ŝi tuj sentis intuitive, ke mi skribis tiujn anonimajn leterojn. Je mia demando, de kio ŝi tion eksciis, ŝi respondis, ke tian aferon povas ekkompreni eĉ homo senscia kiel ŝi kaj min rigardis fikse kaj malafable per siaj sentemaj okuloj.

Kompreneble vi jam scias pri la fakto, ke fraŭlino J. ne estas filino de tiu abomena patrino, nek de tiu patro; sed tion aŭdinte hieraŭ unuafoje, mi ne malmulte miris. Laŭ ŝia elkora rakonto mi povas klare imagi ŝian estintecon. Unue mi vidas malgrandan vaporŝipon forveturintan de Osako[27] al Tokio. Mi vidas en unu angulo de ĝia triaklasa ĉambro junan, de sia edzo forlasitan virinon, kiu kuŝas surventre sur la planko tute senkonscie, kiel la animo vaganta tra la transmorta mondo. Mi vidas unu animeton jam stampitan per la malĝojo de vagado en ŝia ventro. Mi imagas la -- je laco kaj malĝojo plenan -- cirkonstancon de la laboristino, kiu en la plej profunda fundo de maltrankvileco kaj konfuzo de la urbego Tokio ĝemante vendas sian mallertan laboron. Mi vidas grandkapan, malbelan infanon, kiu nur post la noktmezo povas suĉi el mamoj nesufiĉe liverantaj lakton kaj poste ekdormas. Mi aŭdas kortuŝantan kriegon, kiun la infano eligas, kiam ĝi estas transdonata kvazaŭ aĵo de sia patrino al sia onklino. Kaj nun antaŭ miaj okuloj staras la figuro de fraŭlino J., kiu el tiu velkonta ĝermo fine elkreskis virino. Mi unuafoje povis kompreni la kaŭzojn de ŝia kaduka konstitucio, profunda koro kaj malgajeco, kiu ofte ŝin atakas kaj ŝin faras soleca kaj bela kiel aŭtuna nebulo.

Per la malkovrado de ŝia estinteco tia, mi nun kvazaŭ rekonsciiĝis eĉ se malfrue. Dum vi povas doni ĉiujn konsolojn al ŝi, mi devas esti konsolata de tia homo;