Paĝo:Ariŝima - Deklaracio, 1924, Tooguu.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
DEKLARACIO

(De A. al B.)

Tokio, la 15an de Septembro 1912.

Kara B.!

Laŭ via lasta letero mi nur atendis, ke vi povos reveni; sed vane.

La antaŭlegado komenciĝis hieraŭ, sed ĝi estas neinteresa laŭkutime. Je la komenco de l’ nova studjaro mi ĉiam havas ian novan atendon, sed mi ĝin trovas ĉiam precize perfidita. Antaŭlegado de sinjoro prof. A. sufiĉas, por min tute enuigi post 30minuta aŭskultado. Je nia miro sinjoro C. jam ĉeestas ĉi tiun jaron kaj kiel kutime li ĉiujn ĉirkaŭrigardas kun ironiaj okuloj de sur la altkreska korpo.

Kia do estas via farto? En Tokio estas ankoraŭ iom varmege, sed havante daŭre belan veteron kaj iom pli sekan aeron, ni kelkajn fojojn trovas la vesperon tre bela. Ĉu vi ne kuraĝas reveni ĉi tien? Mi nepre prezentos al vi D-ron B., kiu laŭ onidiro havas konfidindan sperton je la malsano de l’ spiradorgano kaj efektive bonan famon; ankaŭ mia onklo estas kuracita iam de li. Havante de la infaneco nenian rilaton al la malsano, mi ne povas plene imagi vian sentadon; sed ŝajnas al mi, ke vi pensas iom hipoĥondre pri via malsano. Antaŭ ĉio mi nun opinias, ke estas malbone por vi, pensi pri