Saltu al enhavo

Paĝo:Aymonier - Pri Esperanto, 1913, Ferter.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ANTAŬPAROLO




Tiu ĉi broŝuro estas eldonita unue en franca lingvo, sub la titolo : Autour de l’Esperanto. Ĝi celis konvinki la tutan publikon francan, esperantistan aŭ ne. Eble ĉiuj Esperantistoj trovos en ĝi intereson. Ĉiuj efektive jam aŭdis diskutojn pri tiu aŭ alia punkto de la lingvo, pri proponoj de reformo. Ni scias, ke des malpli funde oni konas la lingvon, ju pli oni emas trovi difektojn, eltrovi perfektigojn. Tiaj ĉiuspecaj reformoj kvazaŭ kristaliĝis en dialekton novan « Ido ». Estas kompreneble, ke ĉiu Esperantisto deziru instruiĝi pri tiuj novaĵoj, povu kompari kaj juĝi. Esperantisto ne timas lumon; ni volis plej grandan lumon. Ni skribis en la antaŭparolo franca :

« Tiu ĉi studo estas pure gramatika kaj oni akceptis nenian argumenton, kiu ne rilatus la lingvon mem[1]. Oni provis fari objektivan analizon de la lingvo Ido.

« Per simpla komparo, sufiĉe detale esplorita, oni volus, ke senpartia leganto havu la eblon juĝi, ĉu tiuj modifoj estis necesaj. Kiel kriterion, oni alprenas tiun, kiun starigas kvazaŭ principon la adeptoj de Ido, kaj kiu ne estas alia ol tiu de l’ Esperantistoj : La plej bona lingvo internacia estas tiu, kiu estas la plej facila por plej multe da homoj. »

Kiam Sro R. Ferter esprimis al mi la deziron traduki la broŝuron, mi akceptis tiom pli volonte, ke Sro Ferter, pli ol iu ajn, konas tiun temon, ke ofte li batalis, kaj sukcese, por defendi la necesajn principojn, ke fine li jam multe helpis al la preparo de la franca broŝuro, ĉar li bonvolis zorge korekti la presprovaĵojn kaj sugestis al mi pli ol unu utilan rimarkon. Estas por mi agrabla devo lin danki.

C. AYMONIER

  1. ↑ Oni trovos klarigon de la demando en L’Esperanto. Réponse à des critiques. (Esperantista Centra Oficejo.)

    Oni supozas, ke la leganto scias, ke la aŭtoro de la lingvo Ido estas Sro de Beaufront, kiu, je l’ momento, kiam aperis la verko Ido, kaj pluraj monatoj poste ankoraŭ (ĉar li volis konservi anonimecon), estis la Prezidanto de la Franca Societo por Propagando de Esperanto, kaj kiu estis dum dudek jaroj entuziasma kaj necedema apostolo de tiu lingvo. Oni supozas, ke la leganto ankaŭ scias, ke la Delegitaro por alpreno de Internacia Lingvo (kies titoloj, rajtoj kaj kunduto estas konigitaj en la suprenom ita broŝuro) alprenis la Lingvon Esperanto, de Dro Zamenhof, iom modifitan.