Saltu al enhavo

Paĝo:Baghy - Hura!, 1930.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj malgrasaj, preskaŭ diafanaj manetoj. Ŝia kareso restos vivanta rememoro pri ŝi…

Sinjoro Grauer subite elŝiris sian manon el la infanaj manetoj.

— Aŭskultu, Cezaro Grauer… Via patrino jam ne vivas. Viaj sonĝoj mensogas. Mi devas konfesi, ke foje vi vidis vian patrinon tute hazarde, sed ŝi ne estis tiu virino, kiu spite al mia malpermeso vizitis vin en la instituto. Por vi sufiĉas scii tiom. Nu, revenu al via ĉambro! Mi havas pritraktotajn aferojn por la sinjoro direktoro.

Finin