Meze de la strato Sta Deniso, preskaŭ ĉe la angulo de la
strato Petit-Lion (Leonido), ekzistis ne antaŭlonge unu
el tiuj konservindaj domoj, kiuj liveras al la historiistoj
la eblecon rekonstrui analogie la antivkvan Pariz-on. La
falminacantaj muroj ŝajnis esti iam kovritaj per
multkoloraj hieroglifoj. Kian alian nomon la vagulo povis
doni al la X kaj al la V, kiujn desegnis sur la fasado
la oblikaj aŭ diagonalaj traboj en la kalkŝmiraĵo per
paralelaj fendetoj? Fakte ĉe la preterpaso, ankaŭ de la
plej malpezaj veturiloj, ĉiu el tiuj traboj moviĝis en sia
enĉizo. Tiu respektinda konstruaĵo estis superita de
triangula tegmento, kies neniun modelon baldaŭ oni vidos
en Parizo. Tiu kovrilo tordita per la malbonaj veteroj
de la pariza klimato antaŭstaris ĝis tri futoj super la
strato, tiom por protekti kontraŭ la pluvo la pordsojlon,
kiom por ŝirmi la muron de la subtegmento kaj ĝian
senapogan lukon. Tiu lasta etaĝo estis konstruita el
tabuloj najlitaj unu sur la alia, kiel ardezoj, sendube por
ne tro pezi sur tiu nefirma domo.
En pluveca mateno de monato Marto, junulo zorge envolvita en sia mantelo staris sub la elstara tegmento de butiko kontraŭ tiu malnova loĝejo kaj ŝajnis observi ĝin kun entuziasmo de arkeologo. En vero, tiu restaĵo de la XVI-centjara burĝaro povis prezenti al la observanto pli ol unu solvotan problemon. Ĉiu etaĝo montris sian apartecon. Ĉe la unua kvar fenestroj longaj, mal-