Paĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

luko! Ĉu ne estos eble kapti ĝin? La blovegulo skuas ĝin kaj klakas per ĝi, tamen la hokoj ankoraŭ tenas. Tiel ĝi ne sukcesos. De malsupre ĝi devas provi sublevi kaj rompi, refoje! – krak! rompiĝas unu el la feroj, kaj la kovrilo, falinte malsupren, brue ekfrapegas.

La malsana infano en la ĉambro ekskuiĝas pro ektimo kaj komencas plorkrii.

La kriado estas aŭdebla ekstere, nun ĝojkrias la ventego en la aero kaj alportas la sonon de la turhorloĝo el la urbo super la kampoj.

„Batis la dua horo”, ekstere flustras voĉo, „en tiu ĉi horo la homoj plej bone dormas!”

„Batis la dua horo”, flustras ankaŭ voĉo en la ĉambro, „en tiu ĉi nokto la dormo ne plu venos!”

La voĉo sonas ĉagrene. La viro ĵetas sin de unu flanko sur la alian. Li tre dezirus dormi – la dormo estus tre necesa por li. „Mi jam pensis, ke la vento trankviliĝos, sed ŝajnas, ke ĝi komencas denove blovegi; la malnovan luk-kovrilon ĝi eble forŝiris", diris li al sia edzino.

Li oscedas, li estas trolacigita. Hieraŭ dum plena tago li instruis, poste li iris al la urbo por prizorgi la aferojn de sia zorganteco. Vespere li, kiam la aliaj dormis, ankoraŭ sidis kaj skribis. Li devas ja flanke de sia salajro ion perlabori, tial li skribas pedagogiajn artikolojn por gazeto. Li zorge kaj detale ellaboras ilin, la gazeto kontente akceptas la artikolojn, ĉar ili estas volonte legataj, sed