Paĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

multon li ne ricevas por tiu ĉi laboro. Ĝis la dekdua horo la viro estis skribinta, pensante pri la malsataj stomakoj, kiujn li ĉiutage devas kontentigi. Je la sepa horo matene la instruado ree komenciĝos.

„Dum tia ploraĉo oni ja ne povas dormi!” diris li.

Ankaŭ lia edzino maldormas. Tagon post tago ŝi devas atenti siajn infanojn, devas zorgi por la brutoj kaj la mastrumado, ŝi devas kuradi la tutan tagon. Tio ne estas oportuna vivo, kaj ŝi ankaŭ estas trolacigita.

„Ne riproĉu ŝin!” diris ŝi al sia edzo, „ŝi estas malsana, kaj ni devas havi paciencon! Mi leviĝos kaj portos ŝin.”

„Tio ankaŭ ne helpos”, diris li, „mi portis ŝin hieraŭ la tutan nokton, kaj ŝi ne ĉesis plori; se ŝi do streĉis sian kri-meĥanismon, ŝi tiel longe krios, ĝis kiam la vento ĉesos blovegi!”

La edzino silente leviĝis kaj klinis sin super la malgranda lito kaj provis trankviligi la infanon per mallaŭta: „ŝŝŝ, ŝŝŝ!” La infano ŝajne iom trankviliĝis.

La instruisto ankaŭ leviĝis. „Rekuŝiĝu”, li diras, „vi pli multe bezonas la ripozon ol mi! Aŭdu nur, kiom la vento atakas la pordon!”

Li levas la infaninon sur sian brakon, ĉirkaŭiras kun ŝi en la malluma ĉambro kaj kantetas mallaŭte: „…kaj sendu viajn anĝelojn al la lit’ de l’ infaneto!” – La infano retrankviliĝas, apogas la kapeton al la brusto