Senmove ili staras. La infano eble ree ekdormos. La instruisto iras nudpiede tien kaj reen – li ankaŭ riproĉas la infaneton, ke pro la kriado li perdas la noktan ripozon. „Linjo, malgranda blekulo, vi vere ne bezonus tiel konduti!” Post kvaronhoro li diras: „Mi jam sentas malvarmon." Li serĉas alumetojn kaj ekbruligas la lampon. Poste li vestas sin, lia edzino ankaŭ, kaj li sidiĝas ĉe la tablo por daŭrigi la skribadon. Tio ne estas io nova por li, jam ofte li faris tiel!
Raddas ŝteliras ĉirkaŭ la domo. „Jen”, li diras kolerege al sia malbona kunulo, „nun li faris lumon! Tie ĉi tra la fendo vi povas vidi lin, kie li sidas. Nun ni povas jam foriri. – Malbenita infanaĉo!”
Ankoraŭ ili staras momenton.
„Nenio estas farebla", fine diris Wittenborn, „la mono ne estos nia!”
Raddas elprenas la hakilon el sub la kitelo. Li devas iel liberigi sian koleron kaj per tuta forto li ekbatas kontraŭ la fenestro tiel, ke la ligna kovrilo disfalas kaj tri fenestro-vitroj disrompiĝas. – Poste ili forkuras.
„Sinjoro de la vivo!” ekkrias la instruisto, „kion signifas tio ĉi?” – Li ekprenas fortikan bastonon, kaj kunprenante la lampon, li iras eksteren. Neniu estas videbla. Nur en la mola ligno de la fenestro-kovrilo, kiun li portis en la ĉambron, oni vidis la postsignon de la hakilbato.
Kiam li vidis ankaŭ la malfermitan seruron, li ekkomprenis.