Paĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„Vi bona, kara infano”, li diras kaj kisas la malsanan filineton sur la varmegan kapeton, „vi ja gardis nin kontraŭ malbono – kaj kiu scias, kontraŭ kio plia! En tiu ĉi nokto vi estis certe nia gardanta anĝelo, kaj mi nekomprenanta homo eĉ riproĉis vin!” La infanino daŭrigis la ploradon, kaj nur en tagiĝo ŝi trankviliĝis ekdormante.

La ventego pro plezuro ne sciis, kion fari, ĝi ridegis, ĝi petolis kvazaŭ stratbubo, ĝi saltis kaj bruis tra la vilaĝoj, ĝardenoj, kampoj kaj herbejoj. Kiom ĝi povis ekkapti, tiom da tero ĝi prenis de la kampoj kaj ŝutis ĝin sur la herbejojn, ĝi ekpelis la akvon de la lago kaj plaŭde ĵetis la ondojn sur la straton, ree ĝi kaptas la foliojn kaj furioze pelas ilin, ĝojkrias kaj blekas tiel, ke ili flugegas pro timo, ĝis kiam ili svene falas post kreskaĵbarilon. Ĝi forŝiras la malnovan, malpuran ĉapelon de Raddas, ludas kun ĝi, kaj fine ĵetas la ĉapelon antaŭ la pordon de la instruisto. Kiam matene la infanoj iris en la lernejon, unu el ili kunprenis la ĉapelon.

„Al kiu ĝi apartenas?” demandis la instruisto.

La knaboj ĉirkaŭrigardas la objekton kaj Karlo Raddas diras: „Estas la ĉapelo de mia patro.”

Karlo alportis la ĉapelon hejmen al sia patro. „Mi tuj rekonis ĝin!” diris li, kaj pro tio li ricevis nukbaton de sia patro.